Aŭtoras Gianfranco MOLLE
Aŭdu, vi diranta ke ĉi-lando ne tre belas
Aŭdu, vi diranta ke la viv' ĉe ni ne ĉarmas
Mi invitas vin serĉadi tra la mondo
Ĉu ĉiel' troviĝas ie same blua
Plia luno same brila kiel nia
Perdiĝanta en la dolĉo de kanaro
Kaj Fidel' vibranta en montaro
Strioj kvin kaj ruben' en flago tia
Kubo, belega kubo
La defendanto ĝin amas pli
Kubo, belega Kubo
Kaj ĝin liberan mi amas pli
Kubo, belega Kubo
La defendanto ĝin amas pli
Kubo, belega Kubo
Sen usonanoj ĝi belas pli