Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tra_kampoj_tre_kontente

Migra kanto

MuzikoJ. W. LYRA
Esperanta tekstoL. E. MEYER
Tipotraduko
Originala titoloDurch Feld und Buchenhallen
Originala tekstoJ. v. EICHENDORFF

Teksto

Tra kampoj tre kontente
Migronto estu nur
Ĉu kante, ĉu silente
Gajega en natur'!

Tuj post la sunleviĝo,
Dum la solena hor',
Bloveto de floriĝo
Sentiĝas en la kor'.

Alaŭdo, la sendito
Matena en aer',
Prikantas al vekito
La belon de la ter'!

Ho, ĝojo, de la monto
Rigardi trans la val',
Kaj de la horizonto
Ĉielan bluan hal'!

Rapide birdoj vagas
Kaj nuboj super mi
Sed pli rapide agas
De pensoj energi'!

La nuboj jen deiras
Birdetoj ŝirmas sin,
Sed kantoj, pensoj tiras
Ĝis la ĉiela fin'!

tra_kampoj_tre_kontente.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)