Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ree_cxe_mi

Ree ĉe mi

MuzikoPopulara havaja kanto
E-teksto & ĥoraranĝo Dimitar TERZIEV
KantasInternacia Esperanto-Ĥoro
  • Aperis en MUZIKO, la bulteno de MEL num. 1 de 2005.

Teksto

Apud alta roko del montar'
nubeto ŝvebas en aer'
sube valo bela kaj florar'
pri disiĝo nia flustras dum vesper'

Refreno:

Nun adiaŭ!… kaj la vent'
forblovos la suspiron de l' ĉagren'
post brakumo arda de pasi'
vi estos for de mi

Senton de la dolĉa amdolor'
mi portos ĉiam en la kor'
renkontiĝos ni dum la estont'
ĉar ne granda estas nia bela mond'

Refreno:

Nun adiaŭ!… kaj la vent'
forblovos la suspiron de l' ĉagren'
post brakumo arda de pasi'
vi estos ree ĉe mi

Muzikfolioj

  • Ĥoraranĝon por 4-voĉa gea ĥoro SATB. Vidu apudan bildon.
ree_cxe_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)