Muziko | Populara havaja kanto |
---|---|
E-teksto & ĥoraranĝo | Dimitar TERZIEV |
Kantas | Internacia Esperanto-Ĥoro |
Apud alta roko del montar'
nubeto ŝvebas en aer'
sube valo bela kaj florar'
pri disiĝo nia flustras dum vesper'
Refreno:
Nun adiaŭ!… kaj la vent'
forblovos la suspiron de l' ĉagren'
post brakumo arda de pasi'
vi estos for de mi
Senton de la dolĉa amdolor'
mi portos ĉiam en la kor'
renkontiĝos ni dum la estont'
ĉar ne granda estas nia bela mond'
Refreno:
Nun adiaŭ!… kaj la vent'
forblovos la suspiron de l' ĉagren'
post brakumo arda de pasi'
vi estos ree ĉe mi