Uzantaj iloj

Retejaj iloj


renkonte_al_vivo

Renkonte al vivo

Tipotraduko
E-TekstoS.
Originala titoloAu devant de la vie

Teksto

Jen aŭdu el urb' blondulino,
Fajfadon de trajn' kaj fabrik'.
Ni fuĝu de l' brua maŝino,
En koro jubilas muzik'.

Rekantaĵo:

Hej, blondulin', foriru ni,
Sonoru kant',
Renkonte al la sunradi'
De l' Esper-land'.

Vin vekas la ĝoj', blondulino.
Kunkantu ni kun tiu hor',
Pli bela nin vokas destino,
Pli gaje tiktakas la kor'.

Rekantaĵo

Kaj ni la brigadon salutos.
Amike manpremos kun rid',
Pri plan' de laboro diskutos,
Por agi laŭ justa divid'.

Rekantaĵo

En sia triumfa feliĉo,
Geknaboj jubilas per kant'
Pri vivo pli bela, pri riĉo
De nova, promesplena land'.

Rekantaĵo

Nin mondo rigardas envie.
Kun koroj pli ardaj ol flam'
Alpaŝu ni vivon konscie,
Marŝadu al ĉio kun am'.

renkonte_al_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)