Tipo | traduko |
---|---|
E-Teksto | S. |
Originala titolo | Au devant de la vie |
Jen aŭdu el urb' blondulino,
Fajfadon de trajn' kaj fabrik'.
Ni fuĝu de l' brua maŝino,
En koro jubilas muzik'.
Rekantaĵo:
Hej, blondulin', foriru ni,
Sonoru kant',
Renkonte al la sunradi'
De l' Esper-land'.
Vin vekas la ĝoj', blondulino.
Kunkantu ni kun tiu hor',
Pli bela nin vokas destino,
Pli gaje tiktakas la kor'.
Rekantaĵo
Kaj ni la brigadon salutos.
Amike manpremos kun rid',
Pri plan' de laboro diskutos,
Por agi laŭ justa divid'.
Rekantaĵo
En sia triumfa feliĉo,
Geknaboj jubilas per kant'
Pri vivo pli bela, pri riĉo
De nova, promesplena land'.
Rekantaĵo
Nin mondo rigardas envie.
Kun koroj pli ardaj ol flam'
Alpaŝu ni vivon konscie,
Marŝadu al ĉio kun am'.