Uzantaj iloj

Retejaj iloj


renkonten_al_vivo

Renkonten al vivo

E-TekstoHenri Micard

Franca migrula kanto

Teksto

En urbo jam fajfas, ho kara,
Fabrikoj kaj trajnoj en ag'
Ni iru renkonten al vento
Ni iru renkonten al tag'.

Rekantaĵo:

Ni kantu, kara, en la vent'
Ekstaru ni!
Al sunleviĝo iras jam
Popoluni'.

Ho kara vin vekas la ĝojo,
Ni iru kuniĝi al ĥor'
Ni marŝu al glor' kaj al mondo.
Ni marŝu al ĝuo de l'kor'.

Rekantaĵo

Kaj ni la brigadon salutos,
Salutos l'amikojn per rid'.
La planojn, laboron kaj zorgojn
Ni metu jam man en divid'.

Rekantaĵo

En sia triumfa feliĉo
Geknaboj ekiras kun kant'
Kaj baldaŭ per nova knabaro
Riĉiĝos denove la band'.

Rekantaĵo

Amikoj envias nin mondo.
Kun koroj pli brulaj ol flam',
Ni iru renkonten al vivo,
Ni iru renkonten al am'!

renkonten_al_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)