E-Teksto | Henri Micard |
---|
Franca migrula kanto
En urbo jam fajfas, ho kara,
Fabrikoj kaj trajnoj en ag'
Ni iru renkonten al vento
Ni iru renkonten al tag'.
Rekantaĵo:
Ni kantu, kara, en la vent'
Ekstaru ni!
Al sunleviĝo iras jam
Popoluni'.
Ho kara vin vekas la ĝojo,
Ni iru kuniĝi al ĥor'
Ni marŝu al glor' kaj al mondo.
Ni marŝu al ĝuo de l'kor'.
Rekantaĵo
Kaj ni la brigadon salutos,
Salutos l'amikojn per rid'.
La planojn, laboron kaj zorgojn
Ni metu jam man en divid'.
Rekantaĵo
En sia triumfa feliĉo
Geknaboj ekiras kun kant'
Kaj baldaŭ per nova knabaro
Riĉiĝos denove la band'.
Rekantaĵo
Amikoj envias nin mondo.
Kun koroj pli brulaj ol flam',
Ni iru renkonten al vivo,
Ni iru renkonten al am'!