Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_perdis_amikon

Mi perdis amikon

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Mi perdis amikon por ĉiam
Ankoraŭ doloras animo
Kunprenis li parton de l'koro.

Aperas la malkompreno
Kiam ni interparolas
Ni uzas malsamajn lingvojn.

Rf :

Ni serĉas malsamajn verojn
Nenio nin plu kunigas
Nur varma pasinteco.

Mi trovis malnovan foton
Kaj miris kiaj feliĉaj
Ni ambaŭ iam estis.

Rf :

Ni serĉas malsamajn verojn
Nenio nin plu kunigas
Nur varma pasinteco.
mi_perdis_amikon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)