Teksto Muziko | Vadim Jegorov |
---|---|
E-teksto | Miĥail Povorin |
Amikoj nin forlasas sen avert',
Kaj kovras neĝ' la paĝojn de l' memoro.
Ni ridas kun amika nova ĥoro,
Sed nokte rememoras pri la perd'.
En sonĝo ilin febre vokas ni,
Asfalton tretas, junaj kaj elastaj,
Kaj ili ĵuras per manpremoj lastaj,
Ke ree kunos nia kompani'.
Ili degelas en la blua pal',
Kaj ni en sonĝ' al ili tiel fidas,
Sed en real' la pordoj malfermitas,
Kaj la doloro estas en real',
La brulodoro estas en real'.
Sed ne ŝireblas inter ni faden',
En mi ĝi tremas, cedi ĝi ne volas.
Amikoj foras, kiu nin konsolas?
Amikoj nin forlasas sen reven'.
Amikoj nin forlasas sen avert',
Kaj kovras neĝ' la paĝojn de l' memoro.
Ni ridas kun amika nova ĥoro,
Sed nokte rememoras pri la perd'.