Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kio_estas_realo

Kio Estas Realo?

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika”
La kantoteksto evoluis el poemo verkita de Leonardo Janz, el Brazilo.

Teksto

Mi volus esti fiŝo,
por ne soifi plu;
kaj marveturi en ŝarko
je sent´de granda ĝu'!
alvenus mi Ĉinion
por nokte kisi vin
Sed ve! Grand-iluzio
Al valo sendis min…
Kio estas realo?

Jen mi, malgranda besto
kiu revadas longe naĝi
Se mi prenus la fieron
Do la viv´ nur estus aĝi
Kaj post reven´ al mar',
Senti guston de la salo
konspiros l´universo,
granda rito-animalo
Kio estas realo?

En la mar´ ne estas vorto
samdanĝera kiel arto
de l´ naskiĝo al la morto
Malfacilas esti parto
Do l´ arto montras sin
Ilo por demokratio
Ĝi povas sin disverŝi
Ĉar la arto banas ĉion
Kio estas realo?

La birdo belas, brave!
En ĝardeno grade gemas…
Ĝi l´ floron firme flirtas,
sana sun´ someron semas!
Jen hundo haste haltas,
pro la osto lasta, lekas…
dum mi, fiŝeto, fastas
ŝarkoj ride manĝon ĵetas…
Kio estas realo

Kie estas la realo ?!

kio_estas_realo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)