Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rerigardo_al_la_studenta_tempo

Rerigardo al la studenta tempo

Esperanta tekstoFr. SWAGERS
Tipotraduko
Originala plenumoO alte Burschenherrlichkeit!

Teksto

Nun estas vi por ĉiam for,
o bela studenteco.
Sed ne forgesas mia kor'
vin, tempo de gajeco.
Ne plaĉas studentĉapo
sur nia grava kapo!

Refreno:

O, bela studenteco,
o tempo de juneco!

Tre lertaj homoj gvidis min
en vivo kaj scienco;
mi studis lingvojn, kvar aŭ kvin,
kun nobla pacienco.
kelkfoje en studejo,
pli ofte en trinkejo.

Refreno

Mi studis iom en maten',
neniam en vespero,
ĉar tiam vokis min festen',
fraŭlino aŭ biero.
Mi amis kaj trinkadis,
kun forto mi kantadis.

Refreno

Disiris fine l' amikar',
kun plenlernintaj kapoj,
kaj multaj kreskas en l' homar'
nun kiel dikaj napoj.
Jam estas profesoroj,
dentistoj aŭ doktoroj.

Refreno

Amikoj, rejunigu vin,
kantante tiun kanton;
anstataŭ lingvojn kvar aŭ kvin
nun lernu Esperanton.
Vi studentiĝos ree,
vi feliĉiĝos tree.

Refreno

rerigardo_al_la_studenta_tempo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)