Esperanta teksto | Fr. SWAGERS |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | O alte Burschenherrlichkeit! |
Nun estas vi por ĉiam for,
o bela studenteco.
Sed ne forgesas mia kor'
vin, tempo de gajeco.
Ne plaĉas studentĉapo
sur nia grava kapo!
Refreno:
O, bela studenteco,
o tempo de juneco!
Tre lertaj homoj gvidis min
en vivo kaj scienco;
mi studis lingvojn, kvar aŭ kvin,
kun nobla pacienco.
kelkfoje en studejo,
pli ofte en trinkejo.
Refreno
Mi studis iom en maten',
neniam en vespero,
ĉar tiam vokis min festen',
fraŭlino aŭ biero.
Mi amis kaj trinkadis,
kun forto mi kantadis.
Refreno
Disiris fine l' amikar',
kun plenlernintaj kapoj,
kaj multaj kreskas en l' homar'
nun kiel dikaj napoj.
Jam estas profesoroj,
dentistoj aŭ doktoroj.
Refreno
Amikoj, rejunigu vin,
kantante tiun kanton;
anstataŭ lingvojn kvar aŭ kvin
nun lernu Esperanton.
Vi studentiĝos ree,
vi feliĉiĝos tree.
Refreno