Teksto | Taras Ŝevĉenko |
---|---|
Muziko | D. Kriĵanivskij - Д.Крижанивський |
E-teksto | B. Berin |
E-teksto 2 | Jaroslav Kuzník |
Origina titolo | Реве та стогне Дніпр широкий |
MIDI | bruegas_gxemas_dnepro.mid |
Unu el la plej konataj ukrainaj kantoj.
Karaoke-versio de la kanto (kun bona ludila programo) estas trovebla ĉe http://www.retejo.net/vindozo/Karaokeo.zip
Dm G Dm/A A
Bruegas, ĝemas Dnjepro vasta,
Gm Dm/A Gm G#dim A7 Dm
Hurlegas vento kun koler
'Dm A7 Dm A7 A F C
Leviĝas ond' post ondo hasta,
Gm Dm/A Gm G#dim A7 Dm
Salikojn fleksas vent' al ter' …
Kaj pala luno tra nubaro
Montradis sin en tiu hor',
Kvazaŭ ŝipet' en blua maro
Elnaĝis jen, jen dronis for.
Ne kantis dume kokoj fruaj,
Neniu bruis dum maten'.
Nur vokoj sonis la noktuaj,
Kaj knare fleksis sin fraksen'.
Bruas kaj muĝas Dnjepro vasta,
ĝemas kaj ploras ventmuĝad'.
Vibras en lando kanto besta,
ondoj tordiĝas kun krakad'.
Luno tra nuboj brilas ĉaste,
ridas burleske ĝia vang'.
Lumas ankoraŭ, sed jam lasta,
de kordoj sonas milda kant'.
Реве та стогне Дніпр широ_кий,
Сердитий вітер завива,
Додолу верби гне високі,
Горами хвилю підійма.
І блідий місяць на ту пору
Із хмари де-де виглядав,
Неначе човен в синім морі,
То виринав, то потопав.
Ще треті півні не співали,
Ніхто нігде не гомонів,
Сичі в гаю перекликались,
Та ясен раз у раз скрипів.
-ls-