Respondon nur sole scias vent'

Teksto / MuzikoBob Dylan
E-tekstoL. Schödl
MIDIrespondon_nur_sole_scias_vent.mid

Komparu kun: Blovas la vent'

Teksto

Kiom da stratoj en tiu ĉi mond'
nur plenas de ploroj, sufer'?
Kiom da maroj en tiu ĉi mond'
nur maroj de homa mizer'?
Kiom da panjoj en morna silent'
ankoraŭ atendas sen fin'?
Respondon, amik, nur sole scias vent',
respondon nur sole scias vent',

Kiom da homoj nun eĉ sen liber'
sopiras la sunon tra krad'?
Kiom da knaboj vespere en lit'
ne dormas pro daŭra malsat'?
Kiom da revoj petegas en nokt':
Por ni kiam venos la ŝanc'?
Respondon, amik', nur sole scias vent',
respondon nur sole scias vent'.

Kiom da oro elspezas la hom'
por bomboj, raketoj kaj mort?
Vortoj tre oftas de fanfaronul',
sed venas ne pli bona sort'.
Kia sufero okazu do plu
por ke konsciiĝu homar'?
Respondon, amik', nur sole scias vent',
respondon nur sole scias vent'.

QR-Kodo
QR-Kodo Respondon nur sole scias vent' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net