Uzantaj iloj

Retejaj iloj


revenas_bela_tempo



Revenas bela tempo

Teksto

Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun!

Forlasis min malĝojo,
Ne venos plu al mi.
Esper' sur mia vojo,
En koro regas ĝojo,
Ĝin naskis sunradi'.

Revenas tagoj sunaj.
En tia bela temp'
Mi estas tiel juna,
Mi kantas nur pri suno,
Pri ĝojo, pri printemp'.

Kaj flugas mia kanto
Kun gaja birda ar'
Al kampo verdiĝanta,
Al riveret' bluanta
Al montoj, al arbar'.

Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun!

Teksto

revenas_bela_tempo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)