Muziko | E. Windeballe |
---|---|
Esperanta teksto | Oscar Bünemann |
Tipo | nova teksto |
Fama, greka saĝegulo,
„Kavaliro de l’ barelo”,
kun animo sen makulo
kaj kun virtoj de anĝelo
volis serĉi samvirtulojn
ekster la barelinterno
kaj direktis la okulojn
ĉiuloken per lanterno.
Kun lanterno en la mano
li esploris kaj vagadis
ĝis la bord' de l’ oceano. —
Sensukcese li serĉadis.
Ĉar nenie li atingis,
kion li ektrovi volis,
la lanternon li estingis
kaj denove sin izolis.
Mi ne estas saĝa ulo.
Mi ne loĝas en barelo,
Mi ne estas sen makulo.
Mankas virtoj de anĝelo.
Sed mi gebonulojn trovas
ĉiuloke kun facilo.
Sur la ĝustan vojon movas
min mirinde bona ilo.
Ĝia nomo: Esperanto.
Ĝia signo: Verda stelo.
Dank' al tiu vojhelpanto
mi ne estas en malhelo.
Vane uzis Diogeno
la lanternon filozofan,
Mi profite kaj sen peno
uzas lingvon Zamenhofan.