Teksto Muziko | Vladimir Soroka |
---|
Mia kara amik',
Mia vera amik',
Kion faros mi mem,
Se nur vi, se nur vi lasos min? (2-foje)
Ja sen vi, ja sen vi
Estas malgaje…
Al mateno kun am'
Venas mi por renkont'.
Kiam ros' en la herb'
Kaj profunda silent' ĉirkaŭ ni. (2-foje)
Ho, silent' de mateniĝ',
Estas vi ora!
Por la ros', por silent',
Por infana ridet'
Devas ni fari, ke
En la mond' ne bruegu milit'. (2-foje)
Ho, mia voĉ', estu vi tondr',
Estu vi tondro!
Se vi estas amik',
Pense kune kun mi,
Tiam nun kiel mi
Ne silentu, sed kantu kun mi. (2-foje)
Kaj nia kant', kaj nia kant'
Estos plej ĉarma.