Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_vojagxas

Ni vojaĝas

Plej ofte tiu ĉi kanto sonas dumvoje al renkontiĝoj.

Teksto

Am
Ni vojaĝas, ni serĉas ĝojon,
A7 Dm
malproksimo logas nin.
(Dm) Am
Longan, longan ni faris vojon,
E7 Am
ne videblas ĝia fin',
A7
fin', fin', fin'.
(2-foje)

Bonaj ŝuoj - kaj perpiede
atingeblas terpolus'.
Kiam paŝi fariĝas tede,
taŭgas samdirekta bus'… (2-foje)

Mankas tempo - do ploru mono,
radoj frapas pro enu'.
Ni veturas en vagono,
trajna bru' kaj tiel plu… (2-foje)

Urboj preter fenestroj kuras,
kantas gaja kompani'.
Vi komprenis, ke ni veturas
al tendaro tiu ĉi… (2-foje)

Ni vojaĝis, ni trovis ĝojon,
ĉar ni serĉis kun obstin'.
Kiu estis tendare fojon,
ĉiam rememoros ĝin… (2-foje)

ni_vojagxas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)