Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rempar_de_varsovi

La rempar' de Varsovi'

Teksto

Promenas ŝia pug'
Sur la rempar' de Varsovi'
Promenas ŝia kor'
Kun stultulet' sen opini'
Promenas ŝia rob'
Nun en Florenc' en Itali'
Memstare certe vivas ŝi.
Promenas kapdolor'
En frumaten-melankoli'
Promenas ŝi dum nokt'
Pro animprema fantazi'
Promenas kun stultul'
Flatema por ŝia mani'
Servanton taŭgan havas ŝi.

Dume mi, en vesper',
Tenas vestejon ĉe Alkazar.

Promenas ŝia aĝ'
Laŭ kalendaro kun nuanc’
Promenas ŝia brust'
Kaj logas al plej nova ŝanc'
Promenas ŝia splen'
Ĝis bordo de lag' de Konstanc'
Laŭ cirkonstancoj vivas ĝi.
Promenas ŝia hund'
Kiun ŝi fleglas kun scienc'
Promenas ŝi kun jun'
Ŝanĝema laŭ la cirkonstanc'
Promenas rus-akcent'
Zorgata eĉ kun pacienc':
Ĉar de Parizo estas ŝi.

Dume mi, en vesper'
Ludas kelneron ĉe Alkazar.

Promenas ŝia har'
Vapora kiel la muslin'
Promenas la okul'
Al la olduloj kun uzin'
Promenas ŝia rid'
Alloga kiel vazelin'
Nu! petolema estas ŝi.
Promenas ebriec'
De glas' al glas' de brand' al ĝin'
Promenas ĝi en lit'
De l' garnizon' pro kor-inklin'
Promenas ŝi kun dir'
Ke estas mi njo-njo Ĵakin'
Fiamikino estas ŝi!

Dume mi, en vesper'
'stas kantistino ĉe Alkazar.

Promenas ŝia man'
Ĉe l' oficiroj kun insist’
Promenas mia mon'
Al soldatara tuta list'
Promenas ŝia aŭt'
Kaj pagas mi por ĉiu risk'
Iom aplomba estas ŝi.
Promenas al kazin'
Por perdi monon kun persist'
Promenas juvelar'
Fakturas al mi l' juvelist'
Promenas ŝi kun Rolls
Sed kiun sekvas asignist’
Iom rapida estas ŝi.

Dume mi, en vesper'
Lavas la glasojn ĉe Alkazar.
la_rempar_de_varsovi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)