Teksto | Temistocle SOLERA |
---|---|
Muziko | Giuseppe VERDI |
E-teksto | Giampaolo BOTTONI |
Fama kanto el la opero Nabucco, ankaŭ konata kiel ĥoro de la hebreaj sklavoj.
Sur flugiloj el oro ekflugu 1) pens'
disterniĝu 2) super montoj, valoj
kie milda kaj friska ekblovas 3)
la zefiro dolĉa de l' patroland'.
Tie sen ĉes' murmuras riveroj
kaj sen halt' kvazaŭ flustras mildan kanton
Tie ĉiam feliĉaj ni estis
ho karega, fatala la rememor'.
Diru vi, ora harpo de la sorto
kial muta vi pendas sur arbo?
Rememorojn vi veku en la koroj
kaj parolu pri la pasintec'.
Malfeliĉo disŝiras la korojn
el la brust' fontas ĉiam lamentoj.
Kaj apenaŭ briletas l' espero
ke post nokto venas nova, hela tag'.
ke post nokt' venas nova hela tag' (x2)
Post la nokt' venas tag'!