Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_naska_dometo

Mia naska dometo

Teksto Enrique CADÍCAMO
Muziko Juan Carlos COBIÁN

Teksto

Mia trankvila ĉirkaŭurb',
dum reven' rimarku nun
tiun mian maljunecon.
Ĉi maljuneco tro premis mian vivon
kaj tre kruele ĝi min vundis en l’ animo.
Post multaj jaroj da dolor'
travagante sur la mond'
mi komprenis ke l’ destino
ofte al ni devigas trinki la pokalon
da malamo, da envi' kaj da falsa korinklin'.

Refreno:

Lace revenas naskodomen mi hodiaŭ,
mia menso revivigas forgesitajn travivaĵojn;
en la junaĝo mi aliris foren
pro febro de juneco aŭ manko de pripenso.
En mia domo regas tomba silentado
kaj ĉe mia pordofrapo min akceptas la servisto:
verŝajne multe ŝanĝis mi ĉar pro l’ voĉtono tiu vir'
apenaŭ ekrekonis min.

Ho, tuj renkontis panjon mi,
tre malbone fartis ŝi
kaj ploreme min rigardis,
kaj ŝi kun larmoj apenaŭ povis flustri
dirante nur: “Nu, kial tiom vi malfruis.”
Sed mi ne plu foriros jam
se nur taŭgas mia am'
por mildigi viajn plendojn,
kaj mi komprenas ke la amo de patrino
ne mensogas kun falsec',
estas ĝi la pura ver'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

La casita de mis viejos

Barrio tranquilo de mi ayer,
como un triste atardecer,
a tu esquina vuelvo viejo…
Vuelvo más viejo,
la vida me ha cambiado…
en mi cabeza un poco de plata
me ha dejado.
Yo fui viajero del dolor
y en mi andar de sonador
comprendí mi mal de vida,
y cada beso lo borré con una copa,
en un juego de ilusión
repartí mi corazón.

Vuelvo vencido a la casita de mis viejos,
cada cosa es un recuerdo que se agita en mi memoria,
mis veinte abriles me llevaron lejos…
locuras juveniles, la falta de consejo.
Hay en la casa un hondo y cruel silencio hurano,
y al golpear, como un extrano,
me recibe el viejo criado…
Habré cambiado totalmente, que el anciano por la voz
tan sólo me reconoció.

Pobre viejita la encontré
enfermita; yo le hablé
y me miró con unos ojos…
Con esos ojos
nublados por el llanto
como diciéndome porqué tardaste tanto…
Ya nunca más he de partir
y a tu lado he de sentir
el calor de un gran carino…
Sólo una madre nos perdona en esta vida,
es la única verdad,
es mentira lo demás.

mia_naska_dometo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)