Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_amas_vin_vanselow

Mi amas vin

MuzikoEdvard Grieg
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipoadapto

Teksto

De miaj pensoj revo kaj espero,
Ne iru for, ne lasu sola min.
Pli ol trezorojn ĉiujn de la tero
Mi amas vin kaj ĉiam amos vin.

Preĝadas mi al Dio kun sopiro,
Ke sorta devo ne disigu nin.
Ĝis lasta koro-bato, lasta spiro
Mi amas vin kaj ĉiam amos vin.

mi_amas_vin_vanselow.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)