Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nigra_poto

La nigra poto

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_nigra_poto.mid

Teksto

En ĉiu ŝtato de Aŭstrali'
Kun la nigra poto marŝadis mi.
Dum longa temp' tra pluv' kaj vent',
Laŭ la vojoj de polv' aŭ koto,
Kun la neimpona sed tre bezona
nigra poto

Refreno:

La nigra poto, la nigra poto,
Min servas en varmec' kaj frosto,
Kaj sub la steloj de l’kampar'
Al mi estas bona amik' sen kompar'.

“Matildan”1) portis mi tra l’ sekec',
La soifaj kampoj kaj izolec'.
De rand' ĝis rand' de l’vasta land'
Min drivigis mizera loto,
Kun la neimpona sed tre bezona
nigra poto.

Refreno

Nu, Sankta Petro ĉe l’ vivofin'
Tra la perlpordegoj kondukos min;
Kaj diros li, “Permesas Di',
Ke vi loĝu en lia groto,
Kun la neimpona sed tre bezona
nigra poto.”

Refreno

1)
Matilda = Rulaĵo de posedaĵoj, kiun vagulo portis sur la ŝultro.
la_nigra_poto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)