Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasis_senzorga_viv



Pasis senzorga viv'

Teksto

Pasis senzorga viv'
pasis ebria ornam'
mia angoro - vi'
mia turmento - am'.

Flustras ĉirkaŭa ĥor'
pri evidenta ĉagren'
via estont' - dolor'
via helpont' - venen'!

Fuĝas mi en silent'
for de bigota mok'
mia amiko - vent'
mia animo - nokt'.

Sed en matena flam'
ĉerpas mi forton nun.
Mia feliĉo - am',
mia esper' - fortun'.

Kredu - degelos envi'
en la printempa motiv'.
Ĉar mia amo - vi!
Car mia ĝojo - viv'!

Pasis senzorga viv'
pasis ebria ornam'
mia angoro - vi'
mia turmento - am'.

pasis_senzorga_viv.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)