Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_pregxejet_kampara

La preĝejet’ kampara

TekstoMaurits SABLE
MuzikoAug. de BOECK
E-tekstoMartha VERVLOET

Teksto

Dio ne malŝatas la kamparan preĝejeton;
Pli krudan la incenson kaj senartajn kantojn,
La preĝadon de l’kampuloj kaj servistoj.
Kaj la florojn humilajn, el verda herbejo,
La klinigantan kapon inter kalaj manoj,
Kaj l’Ave Maria de l’senmalica koro.
Ho, ekstermu en kor’ ĉiujn pensojn fierajn,
Aĉan herbon miksitan ĉe l’bela rikolto;
Al mi donu la kredon, la esperon, l’amon.
De kiuj portas sian mizeron senplende,
Kun humilec’, jen mia koro kaj spirit’,
Kaj miaj kap’ kaj pensoj, skribinta mia man’…
En nom’ de l’Patro, de l’Fil’ kaj de l’Sankta Spirit’.

la_pregxejet_kampara.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)