Uzantaj iloj

Retejaj iloj


riveretoj_cxe_mi

Riveretoj cxe mi

TekstoTomas FREJARÖ
TeksterojDenizo kaj aliaj saŭnemuloj de ORo 2008
MuzikoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

Akordoj

G Bm Em D C
G Bm Em Cm

G Cadd9 Em D7
:Em Cadd9 Em D7 :
Em Em/D Cadd9

G Bm Em Am Am7 Cm

Teksto

riveretoj ĉe mi
dek tri nudaj knabiĉoj
gutas la superstiĉo
armiloj, bariloj
kaj ajna pakaĵ'

riveretoj ĉe mi
varmo ĉion degelas
akvo inter ni velas
sendumas, ubumas
kaj petas ŝmiraĵojn

dum saŭnumas ni
ni kunfluas ie
riveretoj ĉe mi
riveretoj ĉe mi

se envenus knabin'
ĉu ni daŭre tuŝadus
ĉu kuraĝe estadus
sentime proksime
preter iĉa stultaĵ'

riveretoj ĉe mi
homoj malkostumitaj
korpoj eksenlimigitaj
en varmo nur karmo
for de l' konstruaĵoj

dum saŭnumas ni …

post saŭna pureco – oni neniam sentas sin pli pura
post saŭna laceco – oni neniam sentas sin pli pura
post saŭna pureco – oni neniam sentas sin pli pura
post saŭnaj eblecoj – oni neniam sentas sin pli pura

riveretoj_cxe_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)