Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rozeto_en_herbejo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Rozeto en herbejo

MuzikoH. Werner
TekstoW. Goethe
E-tekstoG. SELLIN
E-teksto 2L. L. Zamenhof
Origina titoloSah ein Knab ein Röslein stehn

Teksto

Knab' rozeton vidis li,
Vidis en herbejo;
Estis juna, bela ĝi,
Por ĝin vidi kuris li,
Vidis kun ĝojego.
Roz', rozeto, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.

Diris knab': mi rompos vin,
Rozon en herbejo,
Diris roz': mi pikos vin,
Ĉiam vi memoros min,
Mi ne ĝin permesos.
Roz', rozeto, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.

Knab' sovaĝa rompis ĝin,
Rozon en herbejo;
Kvankam roz' defendis sin,
En koler' ĝi pikis lin,
Tamen morti devis.
Roz', rozeto, ruĝa roz',
Rozo en herbejo.

Teksto 2

La rozeto

Knabo vidis - jen rozeto
sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto…
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.

Kanbo diris: „mi eltiros
Belulinon mian”;
Floro diris: „vi forŝiros, —
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian”.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.

La sovaĝa knab’ ridante
La rozeton prenis —
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.

rozeto_en_herbejo.1363822114.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)