Uzantaj iloj

Retejaj iloj


samis_la_mateno

Samis la mateno

Teksto

Li ĉe haltejo staris kun ies gitar'
duamatene inon jen la valiz' de li
kaj li diris pene: Salut' al vi matene
vidu en la malproksim'
du malgajajn relojn sen la fin'
sur la ŝose'.
Samis la mateno, sen festa sent'
vetero sur la vang' dancis laŭ vol'
anoncis elsendad': la mond' vekiĝas
en la kor' premis izol', hm…

Samis la mateno, kaj biero, kaj la blus'
ili dorm-enue iris de diboĉ'
fumante cigaredon, portante sian tedon
vidis en la malproksim'
du malgajajn relojn sen la fin'
sur la ŝose'.

Paŝu, karulino, jam neniu volas nin
ni vivlokon trovu mem per la pied'
ni iru komune nenien kaj returne
ĝis nin akceptos pune
du malgajaj reloj sen la fin'
sur la ŝose'

samis_la_mateno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)