Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stel_trembrilas_super_mi

Stel' Trembrilas Super Mi

La aŭtoro - A. Vertinskij, romanco.

Teksto

Ja unu stel' trembrilas super mi.
Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj.

Ne tial, ke amata estas ĝi,
Sed mi ne vidas lumon kun aliaj.

Se estas peze en la kor' de mi,
Respondon serĉi mi de ĝi ne ĉesas.

Ne tial, ke al mi lumigas ĝi,
Sed apud ĝi lum' tute ne necesas.

Ja unu stel' trembrilas super mi.
Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj.

Ne tial, ke amata estas ĝi,
Sed mi ne vidas lumon kun aliaj.

stel_trembrilas_super_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)