Se Estus Mi Pentristo

Muziko kaj vortoj de Jxormart Amzeev

Teksto

Se estus mi pentristo
mi pentrus ne pejzaĝon,
sed vian nur vizaĝon
kaj estus mi persista.
Se mi komponus kantojn
do, komponaĵon ĉiun
nur al la nomo via
dediĉus mi konstante.
Refreno:

Sed, homo ordinara
mi estas en la vivo.
Kaj kredas mi naive
ke vi min amas kara.

Teneron mi enmetus
De tuta mia koro
en versojn pri amoro
Se estus mi poeto.

Se estus mi pentristo
mi pentrus ne pejzaĝon,
sed vian nur vizaĝon
kaj estus mi persista.

Refreno
QR-Kodo
QR-Kodo Se Estus Mi Pentristo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net