Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_mia_estus_sxia_kor

Se mia estus ŝia kor'

Esperanta tekstoW. HARVEY
Tipotraduko
Originala plenumoPe Cawn i Hon
Originala tekstoW. MAYNARD

Teksto

Se mia estus ŝia kor',
ne mankus feliĉeco;
allogus min ne plu la or',
aŭ ia mondriĉeco.
Se ŝiaj ĉarmoj benus min,
mi dankus la bonsorton;
sed se por mi ne estus ŝi,
mi bonvenigus morton.

Se mia estus ŝi, mi ja
min ami ŝin instigus,
kaj sian tutan koron ŝi
al mi sincere ligus.
Sed se, ho ve! mi trovus, ke
ŝi estas nefidinda,
sen amo ŝia, juĝus mi
fraŭlecon preferinda!

se_mia_estus_sxia_kor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)