Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_morgaux_min_cxagren

Se morgaŭ min ĉagren'

AŭtoroRud. Baumbach
E-tekstoOskar Peters
Origina titoloWas die Welt morgen bringt

Teksto

Se morgaŭ min ĉagren'
Trafos aŭ sorta ben',
Ĝoj' aŭ dolor':
Indiferenta pri
Ĉio ja estas mi;

Gaje nur kantu ni:
Vivu la hor'!

Eĉ se finiĝos jam
Morgaŭ la kora am'
De Lizelot':
Mi ne malbenos ŝin,
Se nur la ĉarmulin'

Kisas hodiaŭ min;
Vivu la hor’!

Se plaĉos al la sort',
Jam morgaŭ pro la mort'
Haltos la kor’,
Tial ĝojigu nin,
Mastro, per bona vin'!

Kisu min ĉarmulin'!
Vivu la hor’!
se_morgaux_min_cxagren.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)