| Aŭtoro | Rud. Baumbach |
|---|---|
| E-teksto | Oskar Peters |
| Origina titolo | Was die Welt morgen bringt |
Se morgaŭ min ĉagren'
Trafos aŭ sorta ben',
Ĝoj' aŭ dolor':
Indiferenta pri
Ĉio ja estas mi;
Gaje nur kantu ni:
Vivu la hor'!
Eĉ se finiĝos jam
Morgaŭ la kora am'
De Lizelot':
Mi ne malbenos ŝin,
Se nur la ĉarmulin'
Kisas hodiaŭ min;
Vivu la hor’!
Se plaĉos al la sort',
Jam morgaŭ pro la mort'
Haltos la kor’,
Tial ĝojigu nin,
Mastro, per bona vin'!
Kisu min ĉarmulin'!
Vivu la hor’!