Uzantaj iloj

Retejaj iloj


serenado_el_estis_iam

Serenado el "Estis iam"

MuzikoP. E. Lange-Müller
Esperanta tekstoK. Langgaard
Originala tekstoHolger Drachmann

Teksto

Jen plenas aero de bonodor'
Leviĝas al vi en kvieta nokthor'
el pelvoj arom-simfonioj.
Incenso ascendas al vi kiel spik'!
Sopir', kiun venkis vi, iĝas muzik'.
Kun nokt' kunigita, ĝi naskas infanon,
kun pomp' ĝi ricevas ĉe bapto la banon
en sorĉaj lunlumo-radioj.

Virin', kiu fermas la koron por
la kanto kaj por la incensa odor',
por fruktoj de revoj amoraj.
Iame hektikos ĉe vi la dezir'.
Droniĝos al vi la okul' en delir'.
Vi kiel la junko pro fluo-potenco
restados sen volo, elekto, intenco,
svenfalos pro duboj angoraj.

Ĉar kiel falĉil' majstras spikon dum
arbaron hakil' kaj nokton la lum',
regadas la koron Amoro.
Minacon la morto direktas al kor',
nur vivomuzik' povas ĝin sorĉi for.
Alportu oferon jubile dum kanto.
Vin pagos per altaj ĉambregoj Amanto,
per vino de pelvoj el oro.

serenado_el_estis_iam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)