Uzantaj iloj

Retejaj iloj


steletoj_steletoj

Steletoj, steletoj

Muzikohungara popolkanto
E-tekstoPauxlo Balkányi
E-teksto 2Kálmán Kalocsay
E-teksto 3Imre Szabó
Origina titoloCsillagok, csillagok
MIDIsteletoj_steletoj.mid

Teksto

Steletoj, steletoj,
vi belege brilu
Al tiu ĉi fraŭlo
vi la vojon montru
Montru vi la vojon
al tiu ĉi fraŭlo,
Li ne trovas domon
de la amatino.
.

Hungara teksto

Csillagok, csillagok,
Szépen ragyogjatok,
A szegénylegénynek,
Utat mutassatok.
Mutassatok utat
A szegénylegénynek,
Nem találja házát
A szeretőjének.
.

Teksto 2

Brilu sur la ĉiel, brilu, stelo-miloj,
vojon al ĉi junul’ montru per la briloj,
Estu gvido de voj’ al ĉi juna homo,
por ke de l’ amatin’ trovu li la domon.

Teksto 3

Steloj, brilaj steloj, via lumo ridu,
ĉi junulon timan sur la vojo gvidu!
Sur la vojo gvidu ĉi junulon timan,
ke li trovu fíne domon amatinan!

steletoj_steletoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)