Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sub_fenestro_nia

Sub fenestro nia

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
MIDIsub_fenestro_nia.mid

Teksto

Sub fenestro nia turnas akvo sin,
ĉevaleton gvidu tien, amatin’,
/:Diru ne la peton, timas ĉevaleton,
timas ĉevaleton mi nur, etulin’,:/

Ĉevaleto mia estos milda jam,
se vi al ĝi diros nur pri nia am’,
/:ĝi kapklinon faros kaj senmove staros,
kaj senmove staros kun de mira flam’.:/

Sub fenestro nia kreskas la lili’.
Diru kiu venas, amatin’, al vi?
/:Ho neniu venas, ĉiun ja detenas,
ĉiun ja detenas malriĉec’ de mi!:/

Sub fenestro nia kreskas roza flor’.
Kial vin angoras pro la vivdolor’?
/:Viv min ne doloras sed mi ĉiam ploras,
sed mi ĉiam ploras, ĉar doloras kor’!:/

sub_fenestro_nia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)