E-teksto | Volframo DISTEL |
---|
Germana infankanto “Der Kuckuck und der Esel”.
Disputon havis iam kukolo kaj azen';
kiu do plej bone kantas, kiu do plej bone kantas;
printempe je maten', printempe je maten'.
“Mi kantas plej bonege”, komencis la kukol',
Sed aliĝis la alia, sed aliĝis la alia
El plej profunda kol', el plej profunda kol'.
Do ambaŭ ĉarme kantis. Dissonis tra l' arbar'
La aminde belaj voĉoj, la aminde belaj voĉoj:
“Kukukukuk ia, kukukukuk ia.”