Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venos_la_printempo

Venos la printempo

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloPřijde jaro
MIDIvenos_la_printempo.mid

Teksto

Venos la printempo, ree estos maj',
jam ridetas suno, arbareto kaj
la arĝentaj ondoj f luos en la val',
la rozet' ekfloros, kantos najtingal',
/: la rozet' ekfloros, :/
kantos najtingal',

Senglacia estos ree la river'
kaj sur ondoj naĝos ŝipoj for de ter';
humo spikojn donos, kreskos bela flor',
la falĉil' tintsonos, ĝoje kantos kor,
/: la falĉil' tintsonos, :/
ĝoje kantos kor'.

Reverdiĝos nia kara tiliet',
ĝi foliojn donos por la florkronet'.
Ho, patrujo, ĝoju, ĉio ridas kaj
venos jam printempo, ree estos maj',
/: venos jam printempo, :/
ree estos maj'.

venos_la_printempo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)