Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bela_nokto_vanselow

Bela nokto

MuzikoJacques OFFENBACH
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko
Originala teksto Jules BARBIER
Originala titoloBelle nuit, ô nuit d'amour

Jacques Offenbach faris operon “les fées du Rhin” laŭ libreto de la franca verkisto Charles-Louis-Etienne NUITTER.
Poste, la germana Alfred von Wolzogen tradukis ĝin al la germana kaj tio iĝis “Die Rheinnixen”.
En tiu opero Jacques OFFENBACH prenis la “kanton de la elfoj” por meti ĝin en “Les contes d'Hoffmann”.
Tiam adaptis ĝin la franca libretisto Jules BARBIER sub la titolo “Belle nuit, ô nuit d'amour”.
Barkarolo-melodio

Teksto

Bela nokto, paradiza,
enrevigu nin,
Pri la tago sobre griza
forgesigu nin.
Lumu, steloj, mara rondo
respegulu vin.
Sonĝe la murmura ondo
lulu, lulu nin.
Alportu la zefir'
karesojn ĉiela-flugile
Kaj en kisoj mil
dronu la kor-sopir'.
De la dioj la envio
ne disigu nin.
Donu, nokto, ke nenio
elrevigu nin.
En feliĉego-ebrio
dronigu nin.

bela_nokto_vanselow.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)