Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sud

Enhavtabelo

Sud'

Teksto Homero MANZI
Muziko Aníbal TROILO

La titolo rilatas al la sudo de la ĉefurbo Bonaero.

Teksto

Antikva stratangul' sub la ĉielo
de mia ĉirkaŭurbo, fora nest';
tia bela vizaĝ' en mia revo
reaperas hodiaŭ dum forest'.
Nun tiaj trotuar', domet', ĝardeno,
parfumoj kiuj venas nur de ŝi
kaj odoro de herbo kaj luzerno
nostalgie impresas forte min.

Refreno:

Sud'… ho, malplaĉa fatal',
sud'… mia kara kvartal',
neniam plu vi vidos kiel iam
la junecan bildon mian
atendanta ŝin.
Neniam plu lumigos viaj steloj
niajn kisojn dum promenoj
tra la stratoj sen lanternoj.
La noktoj senĉagrenaj de l’ kvartalo
kaj ĉarmeg' de ŝia amo,
ambaŭ certe mortis jam.

Antikva stratangul', perditaj lokoj
antaŭe senpavima ĉirkaŭurb',
nun obstine min sorĉas rememoroj
pri la kiso unua sub la lun'.
Sopiras mi al tempo forpasinta,
mi plendas pro l’ foriro de la am'
kaj deziras mi nun ekvelkiĝinta
tuj forpasi samkiel la kvartal'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Sur

San Juan y Boedo antigua, y todo el cielo,
Pompeya y más allá la inundación.
Tu melena de novia en el recuerdo
y tu nombre florando en el adiós.
La esquina del herrero, barro y pampa,
tu casa, tu vereda y el zanjón,
y un perfume de yuyos y de alfalfa
que me llena de nuevo el corazón.

Sur,
paredón y después…
Sur,
una luz de almacén…
Ya nunca me verás como me vieras,
recostado en la vidriera
y esperándote.
Ya nunca alumbraré con las estrellas
nuestra marcha sin querellas
por las noches de Pompeya…
Las calles y las lunas suburbanas,
y mi amor y tu ventana
todo ha muerto, ya lo sé…

San Juan y Boedo antiguo, cielo perdido,
Pompeya y al llegar al terraplén,
tus veinte anos temblando de carino
bajo el beso que entonces te robé.
Nostalgias de las cosas que han pasado,
arena que la vida se llevó
pesadumbre de barrios que han cambiado
y amargura del sueno que murió.

sud.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)