Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Joachim Gießner |
Origina titolo | Po nábreží koník beží |
MIDI | cxe_rivero.mid |
Ĉe rivero kuras nigra ĉevaleto.
Kaj de kie venas vi, ho, junuleto?
Venas el Slovaki',
tre fiera fil' de ĝi, kara mia.
Venas el Slovaki',
tre fiera fil' de ĝi, kara mia.
Du kolomboj renkontiĝas apud lago.
Slovakino estas vi, kaj mi slovako.
Amas vin kun inklin',
estu mia vi edzin', kara mia.
Amas vin kun inklin',
estu mia vi edzin', kara mia.