Uzantaj iloj

Retejaj iloj


super_la_arko

Super la arko

Teksto/MuzikoH. ARLEN & E. Y. HARBURG
E-tekstoH. W. Holmes
KantasJudy GARLAND

Origina titolo: Over the rainbow

Kanto el la usona filmo “La magiisto Oz”

Teksto

Ie super la arko de l’ĉiel’
Kuŝas lando mirinda, diras al ni fabel'.
Ie super la arko en la blu'
Revoj iĝas realaj, regas senzorga ĝu'.
Surstele tien iros mi al tiu land' de fantazi’ feliĉa,
Al supre de la kamentub', al supre de la blanka nub',
Al ĝojo riĉa.
Ie super la ark' en sunradi’
Bluaj birdoj flugadas; kial ne povas mi?
Surstele tien iros mi al tiu land' de fantazi feliĉa,
Al supre de la kamentub', al supre de la blanka nub',
Al ĝojo riĉa. Ie super la ark' en sunradi’
Bluaj birdoj flugadas; kial ne povas mi?
Se birdoj en la sunradi’ feliĉe flugas,
Ĉu ne povas mi?

super_la_arko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)