Tipo | traduko |
---|---|
Originala titolo | Schoentje lap |
Jen mi ree zorgoplena,
mi laboras nur por ŝi;
ĉar hodiaŭ aŭ ĉar morgaŭ
miajn ŝuojn faros mi.
Mi edziĝos, mi edziĝos,
amo rapidigas min,
/: Unu truo
en la ŝuo :/
ŝuo, ŝuo ŝuo flik'.
“Faru viajn proprajn ŝuojn,
ĉar edzeton volas mi,
kiu por edzin' kaj idoj
gajnos panon”, diras ŝi.
Mi laboros, mi laboros
amo rapidigas min,
/: Unu truo
en la ŝuo :/
ŝuo, ŝuo ŝuo flik'.
Gaje mi nun kantas laŭte;
mi ornamis de l' edzin'
la ŝuetojn per rubando,
ŝi plikore amos min.
Mi edziĝos, mi edziĝos,
amo rapidigas min,
/: Unu truo
en la ŝuo :/
ŝuo, ŝuo ŝuo flik'.