Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxuo_flik

Ŝuo flik'

Tipotraduko
Originala titoloSchoentje lap

Teksto

Jen mi ree zorgoplena,
mi laboras nur por ŝi;
ĉar hodiaŭ aŭ ĉar morgaŭ
miajn ŝuojn faros mi.

Mi edziĝos, mi edziĝos,
amo rapidigas min,
/: Unu truo
en la ŝuo :/
ŝuo, ŝuo ŝuo flik'.

“Faru viajn proprajn ŝuojn,
ĉar edzeton volas mi,
kiu por edzin' kaj idoj
gajnos panon”, diras ŝi.

Mi laboros, mi laboros
amo rapidigas min,
/: Unu truo
en la ŝuo :/
ŝuo, ŝuo ŝuo flik'.

Gaje mi nun kantas laŭte;
mi ornamis de l' edzin'
la ŝuetojn per rubando,
ŝi plikore amos min.

Mi edziĝos, mi edziĝos,
amo rapidigas min,
/: Unu truo
en la ŝuo :/
ŝuo, ŝuo ŝuo flik'.

sxuo_flik.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)