Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiu_trajno_estas_ekirinta

Tiu trajno estas ekirinta…

Origina titoloEz a vonat most van indulóba’…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDIez_a_vonat_most_van_induloba_.mid

Tiu trajno estas ekirinta…

Tiu trajno estas ekirinta,
Estas ĝi per floroj ornamita,
Flavaj rozoj, diantoj,
Por malarmiĝantaj ekssoldatoj,
Hejmeniras ili por fina libero.

Mia poŝo fermkudrita estas,
Brunulin’, vi kion en ĝi serĉas?
En ĝi estas soldlibro,
Kaj la dokumento de malarmiĝo,
Ekde nun min amas bruna amantino!

Ez a vonat most van indulóba’…

Ez a vonat most van indulóba’,
A belseje fel van virágozva,
Az eleje sárágára,
Leszerelő öreg bakák számára,
Mennek haza végleges szabadságra.

Be van az én zubbonyzsebem varrva,
Barna kislány mit keresel abba’?
Benne van a zsoldkönyvem,
Meg a leszerelő kicsi levelem,
Már ezután barna kislány a kedvesem!

tiu_trajno_estas_ekirinta.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)