Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tra_la_montoj_kaj_valoj

Tra la montoj kaj la valoj

MuzikoS. Aturov / J. Slonov
TekstoP. Parfenov
E-tekstoK. Gusev
MIDItra_la_montoj_kaj_valoj.mid

Teksto

Tra la montoj kaj la valoj
marŝis nia divizi',
/:kaj Primorje en bataloj
reakiris glore ni. :/

Ruĝaj flagoj kiel kronoj
lastajn vundojn kovris jam.
/:En la bravaj eskadronoj
ni kunmarŝis, partizan'.:/

Longaj jaroj estas vanaj
ne forvelkos nia glor'.
/:La taĉmentoj partizanaj
la blankulojn pelis for.:/

Kiel sorĉaj lumoj faskaj
kaj fabelo, por ĉiam
/:restos sturmaj noktoj Spasskaj,
Voloĉajevka en flam'.:/

Cedis bandoj malamikaj,
krevis blanka tirani'…
/:kaj ĉe l'ondoj pacifikaj
nian marŝon finis ni.:/

tra_la_montoj_kaj_valoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)