Uzantaj iloj

Retejaj iloj


for_de_la_patrujo

For de la patrujo

MuzikoMelodio de: Open the Door
Esperanta tekstoG. L. BROWNE, A. B. DEANS
Tipotraduko
Originala plenumoShe is far from the land
Originala tekstoThomas MOORE

Teksto

Al la fora patrujo ŝi pensas kun plor',
kie ŝia heroo dormadas;
kaj for de l' amantoj sin turnas la kor',
kiu en lia tombo kuŝadas.

Ŝi kantas arion de l' hejma valar',
amegatan pro lia memoro;
sed ne montras ŝi al aŭdanta homar',
kiel krevas dolore la koro.

Por la lando kaj ŝi estis lia vivad',
liaj lumoj en mondo malklara:
la lando malĝojos kun daŭra plorad',
kaj sekvos lin nun lia kara!

Faru tombon por ŝi ĉe la suna subir'.
promesante morgaŭon de gloro;
ridetos la brilo en ama sopir'
el la kara insulo de ploro.

for_de_la_patrujo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)