Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tra_la_tuta_universo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tra la tuta universo

Originala titoloAcross the Universe
Originala plenumoThe Beatles
Originala teksto kaj muzikoJohn Lennon, Paul McCartney
Esperanta tekstoBertilo Wennergren
Tipotraduko

.

Teksto

Vortoj fluas kvazaŭ pluvegad’ en tason el paper’
ŝancele dum pasad’ forglitas tra la tuta univers’
Ondoj de feliĉ’ kun tristoflakoj drivas tra la mens’
impresas kaj karesas min

Ĝaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu

Bildoj de rompita lum’ antaŭas milionokule nun
kaj ili vokas min tra l’ tuta univers’
Pensoj serpentumas kvazaŭ vento en letera kest’
kaj stumblas blinde dum veturo tra la tuta univers’

Ĝaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu…

Son’ de rido, tera rev’ sonoras tra l’ oreloj ĝi
incitas kaj invitas min
Am’ sen limo kaj sen mort’ ĉirkaŭas milionosune nun
kaj ĝi vokadas min tra l’ tuta univers’

Ĝaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu…

Ĝaj Guru Deva…

Teksto

tra_la_tuta_universo.1605984088.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)