Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trans_torent

Trans Torent'

Kantas Persone, muziko: Martin; teksto: Martin & Bertilo WENNERGREN

Teksto

Roso kuŝas sur beton'
De l' ŝoseo
Mejloj cent per aŭtobus'
Lia panaceo

Plena luno lumas ŝin
Atendanta
Kuras tra animo jam
Ŝia dubo hanta

Refreno:

Ŝirmu nin de pluv' kaj vent'
Faru ponton trans torent'
Sed forgesu ne, sinjor'
Ponton inter kor' kaj kor'

Alveninte al la cel'
Ŝia proksimo
Li daŭre estas same for
De ŝia animo

Refreno

Sidas en apartament'
Altekosta
Posedant' kun varma korp'
Animo frosta

Kiam ajn laŭ la dezir'
Veturas li en
Aŭto aŭ en jetavi'
Sed kien?

Refreno
trans_torent.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)